26/08/2012

BET en la Hispana Kongreso de 1987


En la 47a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta de la 16a ĝis la 20a de aprilo 1987 en Madrido, Bulgara Esperanto-Teatro (BET) prezentis du spektaklojn, ambaŭ de hispanaj aŭtoroj: La kaverno de Salamanca de Miguel de Cervantes kaj Pikniko sur la batalkampo, de Fernando Arrabal.

 La kaverno de Salamanca (La cueva de Salamanca), intermezo de Cervantes publikigita en 1615 kaj proze verkita, celas prezenti kiel kutime ĉe la intermezoj de tiu aŭtoro, la tri unuecojn aristotelajn: agan, tempan kaj lokan. La tempo de la verko koincidas kun la kronologia tempo kaj ĝi estas linia, sen tranĉoj, antaŭigoj aŭ retroiroj. La spacan unuecon rompas, tamen, eta momento en la strato (anstataŭ en la domo), kiu aliflanke signas la ŝanĝiĝon en la argumento de la eta teatraĵo. 

En tiu verketo Cervantes rakontas al ni la jenon: la edzino (Leonarda) trompas la edzon (Pancracio) kaj atendas ĝis li foriras por ricevi la viziton de la amanto, kiu estas sakristiano (katolika preĝej-servisto, "pedelo" en la prezentado de BET), kun du celoj, nome adulto kaj la abundaj manĝaĵoj kiujn li alportas. Akompanas la sakristianon lia amiko la barbiro, kiu havas amaferon kun la hejma servistino (Cristinica). Sed la edzo subite revenas kaj interrompas la feston. La sakristiano kaj la barbiro devas kaŝi sin en la karbejon. Studento kiu petis tranoktadon en la pajlejo petas ke oni eligu lin de tie kaj, ĉar li komprenis la tiklan situacion, li faras elsorĉigon por ke la sakristiano kaj la barbiro, fulgokovritaj, aperu antaŭ la okuloj de la edzo kiel diabloj. Per tiu ruzaĵo la studento sukcesas savi la haŭton de la edzino kaj akiri povon super la ĉeestantoj.
La humuro de la dialogoj helpas prezenti kritikon al diversaj sociaj tavoloj. La roluloj ĉiam ŝajnigas tion, kio ili ne estas, kiel kutime okazas ĉe Cervantes. Rimarkindas ankaŭ la enesto de folkloraj aspektoj, kiel la kaverno kiu titolas la verkon: laŭ malnova legendo sub arkaĵo en Salamanko (la tiel nomata "kaverno") la diablo instruis magion al universitataj studentoj dumnokte.

Se vi scipovas la hispanan kaj ne timas 17-jarcentajn esprimojn vi povas legi la verkon rete. Ankaŭ eblas legi interesan, ne tro fakan komentarion pri ĝi.

Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz) liveris al ni fragmenton de tiutaga prezentado de La kaverno de Salamanca; li ankaŭ sendis al la blogo la bildojn kiujn vi vidas pri la teatraĵoj:


BET prezentis La kaverno de Salamanca vendredon, la trian tagon de la kongreso, en la kulturejo Centro Cultural Buenavista (kiu koincide situas en la madrida kvartalo Salamanca, kvankam la teatraĵo celas la samnoman urbon, ne la madridan kvartalon). La dua seanco de la Teatra Vespero okazis samloke la sekvan tagon, tiam per nuntempa verko: Pikniko sur la batalkampo, de Fernando Arrabal (Pic-nic, verkita en 1947 kaj publikigita en 1952).

Feliĉe, danke al ni disponas hodiaŭ preskaŭ-kvaronhoran filmaĵon de tiu prezentado, pli-malpli la duonon de la tuta teatraĵo. Aktoras Belka Beleva, Teo Jurukov, Luna Davidova, Rossen B. Siromahov, Nikolaj Uzunov, Veneta Zjumbjuleva kaj Ivan Zlatarev. Filmis Milan Sudec. 




Temas pri mallonga verko denuncanta la absurdecon de milito per tre naivaj kaj simplaj roluloj. Ili celas apliki al milito la solvojn de la ĉiutaga civila vivo. Entute temus pri komika teatraĵo, se la fino ne glaciigus ĉies esperojn, ankaŭ tiujn de la publiko. Geedza paro vizitas la batalfronton kun la intenco pikniki kun sia filo, luktanta en tranĉeo. Tien envenas malamika soldato kun kiu ili travivas la ekskursan tagon en amikeca etoso. Surprize ili malkovras ke neniu partio deziras la militon, sekve ili decidas fini ĝin. Tamen subite la kvar roluloj mortas pro mitrala paf-ŝpruco, per abrupta reveno en la realan kruelecon de milito.

Indas substreki la trafon de BET en la elekto de la verkoj. Unue, ĉar ambaŭ teatraĵoj por la Hispana Kongreso estis verkitaj de hispanaj aŭtoroj kaj tio nur povas esti rigardata kiel granda komplezo. Due, ĉar la milito estas temo pri kiu ni esperantistoj estas aparte sentemaj, kaj ĉar multaj hispanoj ankoraŭ konservas memoraĵojn pri la Enlanda Milito (1936-1939), ĉu pro memtravivo, ĉu pro rekta rakontado de la protagonistoj kiuj ĝin suferadis.

La Hispana Enlanda Milito lasis post si multajn mortintojn, mizeron kaj por ni, esperantistoj, ankaŭ nigran epokon de danĝero kaj timo. Pri tio vi povas legi tre interesan artikolon de Toño del Barrio kaj Ulrich Lins.


No 47º Congresso Espanhol de Esperanto (17-20 de Abril de 1987) a companhia Teatro Búlgaro de Esperanto apresentou, em dous dias sucessivos, duas peças de autores espanhóis: o entremez A cova de Salamanca, de Cervantes, e Piquenique, de Fernando Arrabal. De ambas as atuações conserva-se gravações que o escritor Liven Dek disponibilizou na rede. Trata-se dumha denúncia do absurdo da guerra. A escolha do tema da peça, bem como dos autores, ambos espanhóis, para um Congresso Espanhol de Esperanto, nom foi por acaso. A Guerra Civil espanhola deixou mortos, miséria e para nós, esperantistas, tamém umha época negra de medos e perigos. Pode-se ler mais ao respeito neste interesante artigo de Toño del Barrio e Ulrich Lins (em espanhol).

In the 47th Spanish Congress of Esperanto (17-20 April 1987) the company Bulgarian Esperanto Theater presented, in two successive days, two plays of Spanish authors: the short farce The Cave of Salamanca, by Cervantes, and Picnic, by Fernando Arrabal. Of both we preserve recordings that the writer Liven Dek released on the network. This is a denunciation of the absurdity of war. The theme of the piece as well as the authors, both Spanish, for a Spanish Congress of Esperanto, was not a coincidence. The Spanish Civil War left dead, misery and for us, esperantists, also a dark period of fears and dangers. You can read more about it in this interesting article by Toño del Barrio and Ulrich Lins (in Spanish).


Veneta Zjumbjuleva, Luna Davidova kaj Belka Beleva

Belka Beleva kaj Teo Jurukov

Belka Beleva


1 comentário:

Dankon pro via komento.